Mi trovis ĉi tion kaj kredis ke ĝi estas aktiva forumo sed mi vidas ke la lasta mesaĝo estas de antaŭ kelkaj monatoj. Espereble oni ankoraŭ estas ĉi tie sed bone, tio estas nur espero de esperantisto. Iumaniere, saluton, mi estas ĉi tie.
Saluton! Mi estis Esperantisto sed mi nun estas Tokiponisto
Mi lernis la tokiponan antaŭ kelkaj jaroj sed mi jam forgesis ĝin ĉar mi lernis ĝin nur dum kelkaj tagoj por skribi tekstojn kaj pensi alimaniere. Esperanton mi uzis antaŭ kelkaj jaroj por vojaĝi multe kaj estas pli facile memori ĉi tiun lingvon. Eble poste mi relernos la tokiponan. Ĉu estas komunumo en Lemmy por la tokipona?
deleted by creator
Pro kio multaj homoj eklernigis la tokiponan lastatempe?
Ĝi ne estis antaŭ kelkaj monatoj! Ordigu afiŝojn laŭdate (»Novaj«), samideando :)
Mi vidas ke la lasta afiŝo estas de antaŭ 23 tagoj? Ĉu vi vidas ion alian pli proksima tempe?
Kaj saluton, estas tre bone vidi iun kiu parolas la lingvon de mia koro ❤️
Jen kion mi vidas — ĉu eĉ laŭ datoordo vi ankoraŭ ne ilin vidas? :o
Ha, jen: Ĉe la agordoj de via konto, ĉu vi aldonis »Esperanto« al via listo de lingvoj? Se ne, vi eble ne vidos afiŝojn esperantajn!
Mi ne povas elekti ĝin!!! Aaaaaa!
Ne zorgu! Mi pensas ke temas pri la agordoj de via konto, ne via kliento. Se vi agordus ĉe la retejo de via servilo, poste funkcius ankaŭ poŝtelefone :)
Mi estas en la retejo sed poŝtelefone. Mi ne ŝatas Jerboa do mi uzas la retejon. Ĉu vi pensas ke komputile estus malsame? Mi ne kredas tion. Eble mi devos paroli kun la kreinto de la servilo por ke li metu esperanton en la opcioj por elekti ĝin.
Haa, bedaŭron, vi pravas. Strange agordita servilo, bonŝancon!
Mi sendis mesaĝon al li. Mi esperas ke li legos ĝin kaj ne havos tro da mesaĝojn. 😁 Dankon!
Hoooooooo
Hahahah, stranga afero! Mi devos fari tion.
saluton, jes, ni ekzistas!
Saluton! 😎
Saluton! Mi ĵus trovis ĉi tion.
Saluton pouripouri :) kielas vifart’?
Mi fartas bone! Mi esploras la Fediverson ☺ kiel vi fartas?
bonas mi :D 4:03, eble mi devus dormi, ho ve, sed mi volas paroli en Lemmy, 😩
Jes ja!
saluton! 😄
mi ĵus aliĝis !
Bonvenon kaj saluton :)
Vere mi estas pli idisto ol esperantisto
Mi vidas ke vi parolas la hispanan. Ĉu vi konas hispanparolantajn instancojn en Lemmy? Kaj saluton preskaŭsamideano 😎
Mi nur konas pri https://feddit.cl malfortune
Dankon
Malbona elekto viaflanke, sed tamen bonvenon al vi! ;-P