Mi trovis ĉi tion kaj kredis ke ĝi estas aktiva forumo sed mi vidas ke la lasta mesaĝo estas de antaŭ kelkaj monatoj. Espereble oni ankoraŭ estas ĉi tie sed bone, tio estas nur espero de esperantisto. Iumaniere, saluton, mi estas ĉi tie.

  • jadedctrl
    link
    fedilink
    arrow-up
    6
    ·
    1 year ago

    Ĝi ne estis antaŭ kelkaj monatoj! Ordigu afiŝojn laŭdate (»Novaj«), samideando :)

    • God@sh.itjust.worksOP
      link
      fedilink
      arrow-up
      2
      ·
      1 year ago

      Mi vidas ke la lasta afiŝo estas de antaŭ 23 tagoj? Ĉu vi vidas ion alian pli proksima tempe?

      Kaj saluton, estas tre bone vidi iun kiu parolas la lingvon de mia koro ❤️

      • jadedctrl
        link
        fedilink
        arrow-up
        1
        ·
        1 year ago

        Ha, jen: Ĉe la agordoj de via konto, ĉu vi aldonis »Esperanto« al via listo de lingvoj? Se ne, vi eble ne vidos afiŝojn esperantajn!

          • jadedctrl
            link
            fedilink
            arrow-up
            1
            ·
            edit-2
            1 year ago

            Ne zorgu! Mi pensas ke temas pri la agordoj de via konto, ne via kliento. Se vi agordus ĉe la retejo de via servilo, poste funkcius ankaŭ poŝtelefone :)

            • God@sh.itjust.worksOP
              link
              fedilink
              arrow-up
              2
              ·
              edit-2
              1 year ago

              Mi estas en la retejo sed poŝtelefone. Mi ne ŝatas Jerboa do mi uzas la retejon. Ĉu vi pensas ke komputile estus malsame? Mi ne kredas tion. Eble mi devos paroli kun la kreinto de la servilo por ke li metu esperanton en la opcioj por elekti ĝin.

      • jadedctrl
        link
        fedilink
        Esperanto
        arrow-up
        1
        ·
        edit-2
        1 year ago

        Ekrankopio de la Lemmy komunumo de Esperanto, montranta kelkajn freŝajn afiŝojn.

        Jen kion mi vidas — ĉu eĉ laŭ datoordo vi ankoraŭ ne ilin vidas? :o