En la libera poŝtelefona navigilo OsmAnd vi povas vidi nomon de objektoj en #Esperanto 🤩

Vi povas agordi ĝin per “burgera menuo (butono kun 3 horizontalaj linioj) > Agordi mapon > Lingvo de mapo > Esperanto”

Eblas aldoni tradukon al pliaj objektoj. https://wiki.openstreetmap.org/wiki/Key:name:eo

Se vi interesiĝas pri la maniero kiel tion fari, mi invitas vin aboni novaĵojn rilataj al OpenStreetMap (OSM), fare de Vikimedio EO (Esperanto kaj Libera Scio). Tiel vi ricevos sciigon pri kurso de kontribuado al OSM post kiam ĝi pretos 👇 https://kursoj.esperanto.wiki/openstreetmap/